Postagens

Mostrando postagens de março, 2024

Konstitucio de la Eklezio de Dio

Imagem
  Konstitucio de la Eklezio de Dio Jesuo estas la Kapo de la Eklezio, la Sankta Spirito estas la Leĝo por gvidi Ĝin en tuta vero, ĝia organizo estas la Karitato de Dio en la koroj de ĝiaj membroj, kiu estas la ligilo de perfekteco. Kie Ĉi tiuj Tri ne regas, estas Satano, kiu regas en la formo de homo por delogi la popolon de Dio per homa saĝo.  (Efesanoj 5:23, Johano 16:13, Kolosanoj 3:14, Apokalipso 12:9)

Himno 86

Imagem
  086 - Granda Vi estas, ho Di' 1. Gran-da Vi es-tas, ho Di', en lo-ja-lec'; Vi ne ŝan-ĝas, vi ne-ni-am ŝan-ĝos; Kun mi, vi es-tas sen-fi-na en bo-nec', Vi es-tas ti-el vi ĉi-am es-tos.   Ĥoro: Vi es-tas Sank-ta Di', bo-ne-ga Kre-in-to, Sur Vi-aj fi-loj es-tas Vi-a am'; Gran-de-ga es-tas Vi-a fi-de-le-co, Laŭ-do kaj Glor' al Vi, do-nos ĉi-am.   2. Es-tas tre gran-da, Di', la Vi-a pen-so Sa-ĝo ni vi-das en Vi-aj fa-roj; Sin-jor', kun Vi-a gran-de-ga po-ten-co, Vi re-gas su-per ĉi-uj a-fe-roj.   3. Nur en Vi es-tas par-do-no de pe-ko, Vi-a ĉe-es-to, ho Di', gvi-dis nin Do-nas e-ter-nan pa-con al la ko-ro, Kaj al ĉi-e-lo Vi kon-du-kas nin.

Ordo de Adorado

 Ordo de Adorado Dio estu laŭdata! Ni malfermas tiun Sanktan Servon por adori Dion en la nomo de la Sinjoro Jesuo. Amen Vi povas elekti himnon Ni havu himnon por preĝo Ni kliniĝu en preĝo Nun ni havas tempon por la atestoj Ni nun atendu la Vorton de Dio. Ni danku Dion pro tiu servo "La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj." (Apostola Beno - II Korintanoj 13:13) La Paco de Dio!

Doktrinaj Punktoj

Doktrinaj punktoj kaj fido kiuj iam estis donitaj al la sanktuloj 1. Ni kredas kaj akceptas la tutan Biblion kiel la seneraran Vorton de Dio, inspiron de la Sankta Spirito; ĝi estas la sola kaj perfekta regulo de nia fido kaj maniero de vivado, al kiu nenio povas esti aldonita aŭ forigita, kaj kiu estas la potenco de Dio al savo al ĉiu kredanto. (2 Petro 1:21; 2 Timoteo 3:16-17; Romanoj 1:16) 2. Ni kredas ke estas nur unu vivanta kaj vera Dio, eterna, kun senfina potenco, Kreinto de ĉio; kaj en la unueco de Li estas tri apartaj Personoj: La Patro, la Filo, kaj la Sankta Spirito. (Efesanoj 4:6; Mat 28:19; 1 Johano 5:7) 3. Ni kredas ke Jesuo Kristo, la Filo de Dio estas la Vorto farita karno, kiu alprenis la homan naturon tra la Virgulino Maria kaj tiel, estas vera Dio kaj vera homo, havante du naturojn en unu Persono, la dia kaj homa; kaj tial estas la sola Savanto, kiu suferis morton pro la kulpo de ĉiuj homoj. (Johano 1:14; Luko 1:27-35; 1 Petro 3:18) 4. Ni kredas en la person